Ministroj pri eksteraj rilatoj de Barato kaj Ĉinio subskribis deklaron, laŭ kiu iliaj trupoj devas fortiriĝi de disputataj terenoj en Himalajo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Usono unuflanke decidis restarigi sankciojn kontraŭ Irano laŭ la Viena Akordo pri Irana Nuklea Industrio, kvankam ĝi eksiĝis el ĉi-tiu akordo en 2018. Malgraŭ ke ĉi-tiale ĉi-tiuj sankcioj ne havas internacian juran legitimecon, kaj ke multaj landoj malgloris ilin, Usono, per la eksterlandeco de sia juro, potencas minaci pri altegaj monpunoj ĉiujn firmaojn kiuj provus preterpasi tiujn sankciojn.